Epistulae ex Ponto | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Ovidio | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | latina lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | elegio | ||||
| |||||
Epistulae ex Ponto (Leteroj el la Nigra maro) estas verko de Ovidio verkita en kvar libroj en kiuj li bildigas la triston kaj senesperon malproksime de Romo; estas verko klasigebla kiel elegia poezio aŭ dolora elegio. Ĝi speciale gravas por elpreni sciaron pri Malgranda Skitio (Grekio) el la tempo de la aŭtoro. Tiu verko estis publikigita en Tomis (aktuala Konstanco, en la jaro 17 a.K.) dum la ekzilo de Ovidio ŝajne okazigita de la publikigo de liaj libroj kiuj incitis al adulto, kontraŭ la moralaj idealoj de la imperiestro Aŭgusto.
Same kiel ĉe la poemoj de la libroj 3a, 4a kaj 5a de lia verko Tristia, ankaŭ Epistulae ex Ponto priskribas la rigorojn de la ekzilo de la aŭtoro. Sed la lasta enhavas leterojn adresitajn al diferenca amiko kaj centriĝas malespere al sekurigo de lia reveno al Romo, diference de Tristia.